Bondezirojn al vi

Bondeezirojn al vi
Artisto Patty Hill, Mildred J. Hill
Publikigo 1893
Daŭro
Ĝenro
Firmao
Antaŭa
Sekva
vdr
naskiĝtaga kuko, kiu ofte en festoj akompanas la kantadon

Bondezirojn al viNi gratulas al viĈion bonan al vi estas la esperantigita titolo kaj unua verso de tradicia usona anglalingva kanto (Happy Birthday to You), per kiu oni gratulas personon okaze de ĉi ties naskiĝtago. Tiun kanton komponis du usonaj fratinoj instruistinoj en la jaro 1893 por uzi ĝin kiel ĉiutagan bonmatenan saluton en lernejo; ĝi estis registrita en 1935 kaj pro tio almenaŭ en Usono oni ne rajtas reprodukti la kanton publike senpage; en aliaj landoj tio eblas nur ekde 1985. Kutime tiun kanton akompanas ceremonia rito malŝalti lumojn kaj enmeti en la salonon torton kun lumigitaj kandeloj, dum la kantado la omaĝito blovos super la kandeloj kaj estingos ilin.

La tutan kanteton oni povas esperantigi, en formo kantebla laŭ la sama melodio, jene:

Bondezirojn al vi,
bondezirojn al vi,
en la dato naskiĝa
bondezirojn al vi.
\relative c' { \set Staff.midiInstrument = #"clarinet" \key f \major \time 3/4 \partial 4 c8. c16 | d4 c f | e2 c8. c16 | d4 c g' | f2 c8. c16 | c'4 a f | e( d\fermata) bes'8. bes16 | a4 f g | f2 \bar "|." } \addlyrics { Bon -- de -- zi -- rojn al vi, bon -- de -- zi -- rojn al vi, en la da -- to nas -- kiĝa, bon -- de -- zi -- rojn al vi. }

Aŭ, depende de la nomo de la gratulata persono:

Bondezirojn al vi,
bondezirojn al vi,
bondezirojn (nomo),
bondezirojn al vi.
Bondezirojn al vi,
bondezirojn al vi,
bondezirojn (nomo),
bondezirojn al vi.

ktp.

Ankaŭ eblas:

Ĝojan naskiĝtagon,
Ĝojan naskiĝtagon,
Ĝojan naskiĝtagon (nomo),
Ĝojan naskiĝtagon.

Alia versio:

Ĉion bonan al vi!
Ĉion bonan al vi!
Ĉion bonan kara (nomo)!
Ĉion bonan al vi!

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search